世界语歌曲 Masko {面具} (附歌词)

世界语歌曲 Masko {面具} (附歌词)

2023-12-27    04'03''

主播: E-isto Jiĉino

107 0

介绍:
世界语歌曲 Masko {面具} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Masko ” de Kajto « Masko » Teksto Sabine TRENNER Muziko Nanne KALMA Plenumas Kajto Teksto: Post matena ellitiĝo ĉiam jenas sama ago: La pretigo por prestiĝo, la preparo por la tago. Decas bele sin ja vesti, ŝminki, kombi, kaj parfumi, Ĉar nur plaĉaspekte esti, nomas ni ja kulturumi. Je vespero post laboro regas min jena problemo: Kiel plaĉi kun humoro, afebleco, sindeteno? En konformo kun socio estu miaj agoj nur. Ĉar per tio - dank' al Dio! - vivas nia grandkultur'. Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis: Preterpasis la spegulon - vizaĝfaldoj ekskluzivis. Refreno: (ripetiĝas multfoje) ▎Naŭza, aĉa kromfiasko ▎Figrimaco de pajaco. ▎Ĝis min kaptis la sagaco ▎Forgesita estis masko. Fiasko! Masko! ●