世界语歌曲 Reva Vojaĝo {向往的旅程} (附歌词)

世界语歌曲 Reva Vojaĝo {向往的旅程} (附歌词)

2024-01-02    03'58''

主播: E-isto Jiĉino

114 0

介绍:
世界语歌曲 Reva Vojaĝo {向往的旅程} (附歌词) » el la kompaktdisko Esperanto Songs, Vlo.3 de Ĵomart kaj Nataŝa « Reva Vojaĝo » Muziko Ĵomart Amzeyev E-teksto Mikaelo Bronŝtejn Kantas Ĵomart kaj Nataŝa Teksto: Reva vojaĝo… Hieraŭ molesta, bigota, burleska Turmenta, tedega, foriris, do, - jen Hodiaŭ senzorga nin vokas al morgaŭ, Al nova amika kunven'. Reva vojaĝo, hela medi' - Ree, amikoj, bonŝancas al ni! Venas tra l'mondo por la renkonto Nia verdstela kompani'. Ridetas fortuno - do ĝoju en kuno, Momentojn disipu en ĝua parol', En saĝaj prelegoj, en kantoj belegaj Por ĉarma kaj gaja popol'. Reva vojaĝo… Pluveto petola, impeto plej fola, Promeno, sereno de l'varma vesper'… En mondo - unika la rondo amika, La plej dezirata sur Ter'. Se antaŭ foriro nubeto sopira Vin tuŝos - facile forgesu pri ĝi, La sentojn heredu, aspiru kaj kredu, Ke venos denove por vi Reva vojaĝo… ●