世界语歌曲 Melankolia Trajnkanzono {忧愁的列车曲} (附歌词)

世界语歌曲 Melankolia Trajnkanzono {忧愁的列车曲} (附歌词)

2024-02-20    04'12''

主播: E-isto Jiĉino

152 1

介绍:
世界语歌曲 Melankolia Trajnkanzono {忧愁的列车曲} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Lokomotivo, ruru nun ! ” de Kajto « Melankolia Trajnkanzono » Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA. Teksto: Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - post koncerto dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj - kontinue atingas nin, melankoliaj trajn-kanzonoj Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj - gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko - vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - veturante de lok' al lok'; ĉiu-tage alia koncert-salono Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak' en Novjorka regiono - preterveturas sur la trak', vagono post vagono… Mi pensas pri la trako, de la forirpukt' ĝis la fino - mi pensas pri la kurso, de la trajno la destino Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi - vojaĝanté al libereco, kun Cisco kaj kun Woody Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono - de tiam lokomotiva vok', min plaĉas kiel ĉiela sono Revanta pri, de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj - ankoraŭ ĉiam atingas min, melankoliaj trajn-kanzonoj ●