世界语歌曲 La granda kermeso {大市集} (附歌词) » el la kompaktdisko “Tohuvabohuo” de Kajto
« La Granda Kermeso »
Kantas Kajto, aŭtoroj Poul THORSEN kaj Nanne KALMA
Teksto:
Ni venis en Mondon, hazarde, pasie
Ni tute ne trudis nin por la eniro
La viv-karuselo nin svingas ebrie
Kaj lasas nin sobre sur brua foiro
Ni flugas senzorge tra tempo junula
Ni plugas tra aĝo matura, regula
La jaroj severe tik-tak-inventaras
Ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite
Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri
Tumulto de l' tagoj silentas subite
Finita la streĉo sukcesojn aspiri
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj
Rikanas dubemo sardonaj speguloj
Sed floro velkinta plensense odoras
Pasintajn somerojn ni milde memoras
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso
●