世界语歌曲 La gusto kaj la son' {味与声} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Pli ol nenio ” de Martin & La Talpoj
« La gusto kaj la son' »
Teksto Martin Wiese
Muziko Martin Wiese
Kantas Martin & la talpoj
Teksto:
Tagoj brilaj kaj de enu'
Ni forgesas kaj iras plu
Vanta strebo kaj vana pen'
Post la cel' atendas
La malplen'
Refreno:
▎La gusto kaj la son'
▎Kaj la urbaj stratoj
▎La tembro kaj la ton'
▎Kaj la ritmaj batoj
Fantazioj sen rezultat'
Kaj ĉiama sento de malsat'
La sopiro al io pli
Sed ĉiu mortos
Kaj ankaŭ mi
▎Refreno
Vi gustas bone en la varm'
Vi estas sala en kiel larm'
En la silento kaj malhel'
Mi sentas spiron de ĉiel'
▎Refreno
La sopiro al io pli
Sed ĉiuj mortos
Kaj ankaŭ mi
▎Refreno
●