世界语歌曲 Reĝoj De Cindro {战争魔王}(附歌词)

世界语歌曲 Reĝoj De Cindro {战争魔王}(附歌词)

2024-05-29    04'37''

主播: E-isto Jiĉino

136 4

介绍:
世界语歌曲 Reĝoj De Cindro {战争魔王}(附歌词) » el la kompaktdisko “ Povus Esti Simple ” de Persone« Reĝoj De Cindro » Teksto Bertilo WENNERGREN / Martin Wiese Muziko Martin Wiese Kantas Persone Teksto: Marŝas glora armeo Estas la Eternulo kun vi Subkalkane frakasiĝas la ostoj De via malamik' Ĉar vi amas la landon Vi ĝin savas per mort' kaj teror' Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn Sed mi petas vin: Ho, demetu la glavon soifan Ĝi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la reĝojn de cindro Kaj de plor' Ĉu vi sentas fieron Kreinte dezerton sen viv'? Ĉu vi certas ke la historio Vere dankos al vi? Ho, demetu la glavon soifan Ĝi jam tiris vin multe tro for Vi ne servu la reĝojn de cindro Kaj angor' Via koro krias por sango kaj por venĝ' Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal' Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'? Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal'? ●