世界语歌曲 Pasanta Pasio {匆匆而去的热望} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Kia viv' ” de Kore
« Pasanta Pasio »
Kantas Kore
Teksto:
La ŝminko distingos vin
Malplaĉas nokt-rutin'
Trivita ago, kontanta pago, fridas ĉi imago
Senmove frostas vi
Detruas la medi'
Tima bezono, de aĉa mono, sen glora krono
Sub pelta vest-abundo
Kaŝiĝas via vundo
Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo
Dum nokto forvagis vi
De via famili'
Ŝajniga foto, tro dolĉa noto, mesaĝo el la koto
Refreno:
▎Sinjoro, estiĝas tragedio
▎Sinjoro, vi agas sen konscio
▎Vi pagas por ĉi amor'
▎Vi pagas kaj iras for - pasanta pasio
Linĉita amo
Ploriga dramo - pasanta pasio
Kruela nokto
Fragila knabino - pasi', pasi'
Vi volas for de tie ĉi - pasanta pasio
Sed vi nur suferos pli
Da sentoj restas nul'
Dum tiu ago de la ĝu'
Sen parolo, pri naŭza sento, pasanta pasio
▎Refreno
●