世界语歌曲 Letero {信件} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Ĵomartaĵoj-La ruĝa albumo ” de Ĵomart kaj Nataŝa
« Letero »
Muziko/Teksto Ĵomart Amzeev
Teksto:
Saluton, mia amikin'!
Saluton, kara!
Denove mi ne vidis vin,
Monaton kvaran.
Sed multajn tagojn havas mi
Kaj noktajn horojn
Por rememori vin,
por rememori
Ĉu vi memoras kiel lun'
nin akompanis..?
De lignofajro al mallum'
Fajreroj falis
Kaj tiam ŝajnis: en la mond'
Nur ni ekzistas,
Ĉe lignofajra rond'
kaj luno trista.
Dum longa vintro verkos mi
por vi leterojn
Kaj skribos mi verŝajne
Multajn pri somero
Kaj kiam foje tenos mi
Leteron vian
Mi kvazaŭ aŭdas vin
Amiko mia.
Saluton, mia amikin'
Respondu nepre
Saluton, mia amikin'
Ĝis la somero.
●