世界语歌曲 Mia Propra Trajno {我的专属列车} (附歌词)

世界语歌曲 Mia Propra Trajno {我的专属列车} (附歌词)

2024-07-30    03'29''

主播: E-isto Jiĉino

96 0

介绍:
世界语歌曲 Mia Propra Trajno {我的专属列车} (附歌词) » el la kompaktdisko Lokomotivo, ruru nun ! de Kajto « Mia Propra Trajno » Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA. Teksto: Refreno: ▎En mia trajno, zuff! ▎mi rapidegas tra la land' ▎kaj la sonojn de la maŝino ▎superbruas mia kant' ▎ĉiun semajnon, zuff! ▎vendrede tuj post la labor' ▎mi vekas la lokomotivon ▎kaj baldaŭ poste mi iras for Kiel maŝinisto mi decidas pri la rapidec' mi elektas la destinon mi responsas pri la sekurec' mi mem estas la konduktoro en tiu ĉi trajnet' do, kiel pasaĝero mi vojaĝas sen bilet' kelkfoje trompkaŝene mi veturas sur la ĉefaj trakoj mi ĝuas kiam nur por mi malleviĝas barilbrakoj de la homoj atendantaj la vizaĝoj min amuzas do gaje kaj triumfe mi al ili svingsalutas ▎Refreno Sur ponto tra tunelo apud abismo aŭ ravin' mi ŝatas la montaron la cirkonstancoj ne timigas min descendas kaj supreniras mi deklivojn kun bravuro kelkfoje la alarmobremson mi altiras por plezuro vespere por ripozi mi serĉas flanktraketon la lastaj sunradioj nun tiklas la monteton mi tranoktas sub la arboj kun la birdoj mi vekiĝas kaj frumatene la lokomo… denove ekmoviĝas ●