世界语歌曲 Lasta kanto por eta tingelingo {给小廷格林戈的最后一首歌} (附歌词) » el la kompaktdisko “Eksplodigos Vian Domon” de La Perdita Generacio
« Lasta kanto por eta Tingelingo »
Teksto Tomas Q Nilsson
Muziko Tomas Q Nilsson
Kantas La Perdita Generacio (Tomio/Anna)
Akordoj
Komenco/Stofo:
Aadd9 C#m D Aadd9 C#m D Dm
Refreno:
:Aadd9 E F#m D F#m Dm:
1::Aadd9 Dadd9:
2::Bm Dm (3ggr): Bm Dadd9 (de komenco)
3:Aadd9 Dadd9
Teksto:
Tri donacojn lasis vi por mi
ĉu kiel markon por persistigi la memoron?
Ĉiun tagon unu vidis mi, kaj ĝi,
kvankam veruko, kiu restis
sur piedfingro, ia trezoro estis
Ĉu vi scias ke mi prenis vian nomon?
Ĉu vi scias ke la lingvon lernis mi?
Eble ŝajnas kiel mi perdis aŭtonomon
sed tiuokaze mi ne skribus tiel ĉi
Ĝustatempe vi forlasis min
kiel kokido antaŭ perdi la flugilojn
Tro ofte oni penas regi super destin’
kvankam honoras esploradon,
ja tro ofte iĝas stilumado
Ĉu vi scias ke mi ĝojas la disiĝon?
Ĉu vi scias ke foriris ankaŭ mi
Eble ŝajnas kiel mi celas liberiĝon
sed tiuokaze mi ne povus skribi tiel ĉi
Tri donacojn lasis vi por mi
ĉu kiel markon por kontraŭi la tempfluon
Nekredeble ke vi iĝis dudek tri
Do post naŭ jaroj kio restas?
Grava via kontribuo estas!
Ĉu vi scias ke mi portas vian nomon
Ĉu vi scias ke la lingvon uzas mi
La veruko malaperis kiel fantomo
Eble mi tial nun skribpovas tiel ĉi
●