世界语歌曲 Malantaŭ la kurtenoj {在幕后} (附歌词)

世界语歌曲 Malantaŭ la kurtenoj {在幕后} (附歌词)

2024-11-13    04'19''

主播: E-isto Jiĉino

92 0

介绍:
世界语歌曲 Malantaŭ la kurtenoj {在幕后} (附歌词) » el la kompaktdisko “Procesio multkolora” de Kajto « Malantaŭ La Kurtenoj » Teksto Nanne KALMA Muziko Nanne KALMA Kantas Kajto Ekzistas diferenco inter la versio prezentata en la libreto de la disko “Procesio Multkolora” kaj la kantata versio surbendigita. La libreto diras “La spektantoj tute imponite postrestas impresite” kvankam la voĉo de Ankie van der Meer kantas “La spektantoj tute impresite postrestas imponite”. Tiu versio, pli racia, ankaŭ troveblas en la Kajto-Kantlibro (1995), kiu enhavas partiturojn de pluraj kantoj de la grupo. --- Ricardo Dias Almeida 07/05/2008 20:58 Teksto: Tuj kiam eksonas la muziko denove ekstaziĝas la publiko La pupoj sin prezentas, jen silente, jen temperamente Per la magio de siaj marionetidoloj sorĉinfluiĝas la popolo La pupoj ĝin kondukas al tranco, per impeta danco Ne gvidate per la trupa veterano Ne direktate per lia virtuoza mano La kunludistoj demonstras kun certeco sian kapablecon Kun sento de respondeco sian kompetentecon Sole sidante malantaŭ la kurtenoj Allogate per kreŝcenda ĝojkriad' Rezistas la ludisto de la renoma arlekeno La deziron sin manifesti per denova pupludad' Post la spektakla apoteozo, post la finala grandiozo La spektantoj tute impresite postrestas imponite La artistoj siavice kontentigite adiaŭas kortuŝite ●