✦来自世界语诞生地的声音✦回听 0264
Elsendo de Pola Retradio n° 0264
Enretigita de: Bruce | Aŭg 30, 2013 |
Enhavo de la elsendo:
»
La pola starpunkto pri la situacio en Sirio kaj en Egipto estas la komencaj aktualaĵoj en la 260-a E-elsendo de Pola Retradio. Ni rakontas sekve pri la Varsovia kolono de reĝo Sigismundo III Waza kaj ligita kun ĝi legendo. E-informoj rilatas al pliaj sukcesoj de E@I kaj al la varbanonco por la redaktoro de la revuo Esperanto. La ĉi-semajna Leterkesto plenplenas je lastaj reagoj kaj opinioj de la aŭskultantoj pri niaj E-elsendoj.
La komencaj novaĵoj kaj felietono pri la Kolono de reĝo Sigismundo III Waza estas jam legeblaj kaj samtempe aŭskulteblaj en la rilataj rubrikoj de la paĝaro Pola RetRadio en Esperanto.
●