世界语歌曲 Julie 1936 {1936年7月} (附歌词)

世界语歌曲 Julie 1936 {1936年7月} (附歌词)

2024-12-24    03'26''

主播: E-isto Jiĉino

103 0

介绍:
世界语歌曲 Julie 1936 {1936年7月} (附歌词) » el la kompaktdisko “ ESPERANTO SUBGRUNDE 2 ” de René Binamé « Julie1936 » (René Binamé-BE) (Kun la afabla permeso por la esperanta adapto de laeldonejo: Edito-Musiques-Noir Coquelicot) Teksto: En 36 (Tri dek ses) kaj en juli’, en la kazernoj katalunaj Morto stumblas sur milici’, la popolo armojn kalkulas. Vilaĝe oni kun sukces’ grupigas terojn kamparanajn Al unu pli riĉa terpec’ kaj blovas vent’ liberecana. Pri vi mi pensas, olda frat’, kies jun’ iris al rubujo. Kaj pardonu, se pro ĉi kant’ doloras vin re Hispanujo, Sed de vi endas lerni plie, mi vin similu ĉiam pli. Elkrios al oni mi ĉie kion vi instruis al mi. Donula manon, kamarado, Kaj pruntu la koron al mi. Refaros ni la barikadojn Eksajn de l’ Konfederaci’. Ne for de Barcelono scias grupiĝi lignaĵistoj plej, Sen mastro ĉio refunkcias, ĝoj’ estas en la metiej’. Ĉe l’ placo de l’ magistratejo infanĝarden’ farita nun, Virinoj mastradas lavejon kaj sternas tolaĵojn en sun’. Donu la manon, kamarado, Kaj pruntu la koron al mi. Refaros ni la barikadojn Kaj la viv’ estos utopi’. Dum faras kelkaj militistoj laborojn, ve, de matador’, Detruas la gelaboristoj prizonojn adekun fervor’. Jen tie progresas la morto, dum tie ĉi, sinjorin’...’stasl’ anarki’. Da libero per l’ esperforto aŭdacis ili sperti pli. Donu la manon, kamarado, Kaj pruntu la koron al mi. Refaros ni la barikadojn Eksajn de l’ Konfederaci’. Kun la afabla permeso de la eldonejo: Edito-Musiques-Noir Coquelicot por la esperanta adapto far Miguel Fernandez. ●