世界语歌曲 La muŝa mondmilito {苍蝇世界大战} (附歌词)

世界语歌曲 La muŝa mondmilito {苍蝇世界大战} (附歌词)

2024-12-30    03'58''

主播: E-isto Jiĉino

103 1

介绍:
世界语歌曲 La muŝa mondmilito {苍蝇世界大战} (附歌词) » el la kompaktdisko “Tohuvabohuo” de Kajto « La muŝa mondmilito » Kantas Kajto Aŭtoroj: G. Berveling kaj M. Nesse Teksto: Refreno: ▎Ĥaoson foje muŝo ▎Deziris foje muŝo ▎Estigi foje muŝo. Tutsola! Ho! Hundon vidis foje muŝ' Aventurema kaj pikema; Muzelon ĝenis muŝa tuŝ': Orelo-ŝire hundo deliris. Kolera hundo amokis for, Sin volis venĝis, ĝin rekompenci; Infanon mordis kun fervor'; Knabeto vundiĝis, plengorĝe kriĉis. Piedbatis panjon la idet' -kolera infano: per kalkano!- Kaj blekis jelpe laŭ trompet': Ho kapdoloro! ho panjo koro! La edzon hejmvenantan ŝi Postporde gvatis, tuj konstatis: “Generis mis-ideton vi”- Plend' litania: “Estas kulpo via!” Kolera hurlis tiu vir' Kontraŭ riproĉo plenavoĉe; Najbarojn ĝenis ĉi delir' Kaj senhezite jen jam milito! Hakile pordon la najbar' Frakasis elane kaj satane, La meblojn krome en solidar' Benzine banis, helpkrioj vanis. Fajrobrigado hastis jam Al lok' fatala de ĉi vandaloj, Sed koliziis kontraŭ tram' (lekis okule muŝ' la stirulon) Kverelen saltis policist': Renversis pavime - ho viktime! - Fremdulon kiu ŝajnis turist' El fora lando ĉe nia strando. Skandal' diplomata iĝis ĝi: Ĉar inkognite kaj porvizite Ŝtatprezidento estis li De fremdpotenco, ĉi eminenco Ministeri' milita nun Treege ruzis, l'alian akuzis: “Land' via indas ja je pun' Ĉar vi komencis, impertinentis” Kompanojn trovis ĉiu flank', Armeojn movis, peonojn ŝovis; Batalis baldaŭ ĉies tank' Misiloj sin levis, kaj bomboj krevis! La muŝo mondmiliton Tutsola mondmiliton La propran mondmiliton Kun ĝuo mondmiliton Spektadis kun kontento. ●