世界语歌曲 Baldaŭ {很快} (附歌词) » el la kompaktdisko “ ESPERANTO SUBGRUNDE 2 ” de Sparky Riot / Platano
« Baldaŭ » (Ska Punka remikso)
Sparky Riot (gaste Platano-FR)
Yeah Sparky Riot x Platano (booyaka!):
"Baldaŭ"
Teksto:
Fek al kapitalismo !
Baldaŭ dancos ni sur tombej' (tombejo)(Baldaŭ) de la malnova mond'
Pro pagand' diras vin:"trompas la komunistoj"
Kion volas ni?Justic' socia (jes ja)
Pro pagand' diras vin "trompas la atlantistoj"
Sed ni nur volas finon de diktaturoj
Nek per la sono de l' kalaŝ'
Nek per hakil' de l' apaĉ'
Nek per la gusto de la trin'
Nek per larmoj de l' patrin'
Nek per l' mora l' de monaĥ'
Nek per novaĵ' de l' monat'
Nek per Tatcher el Britio
Nek per tiu, nek tio
Ili ne povos nin haltigi
Ni instruos al ili svingi
Kiel bomb' dinamita
Kun la meĉ lumigita
Ni ne plu kredas mensogon
Ni ne plu sekvas eĉ ordon
Ni ne pli timas la soldaton
Ni nur atendas bonan daton
Baldaŭ dancos ni sur tombej' (tombejo)(Baldaŭ)de la malnova mond'
Por la san' de la infan'
Por premi amikan man'
Por liber'de niafrat'
Por marĉi sur lastrat'
Por la sud' kaj lanord'
Por la centr' kaj la marbord'
Por Pariz' ĝis Sindney
Por la viv' tutsimple(Jes!)
Ni batalos ĝis la fin'
Sufiĉos nur iu sign'
Iu maten' de printemp'
Kaj ĉiuj scios pri la temo
Fek al movadoj aĉaj
Fek Daesh kaj Bashar
For mur 'brik' kaj karcer'
Nun vi konas sparka ribel'
(Ĉu vi konas sparka ribel'?)
Baldaŭ dancos ni sur tombej'(tombejo)(Baldaŭ)de la malnova mond'
Kun mia flava jako
Staras mi apud la voj'
Jes venis ni pro al vok'
Kaj nun ĉiuj babilas pri
Vi pasis eĉ sen bremsi
Kvazaŭ niaj korpoj ne estis
Pluvo kaj formiĝas flak'
Kaj larmoj riveras ĝis lag'
Tabloj komenciĝas turni
Timoj foriris kun la rid'
En mano nun nigras la flag'
Kaj kontraŭ lav'ne utilas akvo
Vi pasis eĉ sen bremsi
Kvazaŭ niaj korpoj ne estis
Kaj se iam veturil' haltas
Estos jam viafin'
Esperanto Subgrunde2,
Jes man
Escuelita
Vinilkosmo,
Triboulet Remiks'
Dediĉita al grupo kiu nomiĝas Frakasu.
Yeah,Yeah,Yeah
Platano,Platano
Esperanto-versio
Spaaaarky Riiiiiot
●