✦来自世界语诞生地的声音✦回听 0275
Elsendo de Pola Retradio n° 0275
Enretigita de: Bruce | Okt 8, 2013 |
Enhavo de la elsendo:
»
La 12-jaraĝa Dominika Krajniewska estis ne sole la plej juna esperantistino, kiu partoprenis la lastan ARKONES en Poznano, ŝi estas nia plej juna – de longa tempo – antaŭmikrofona gasto. La interparolo ne longas, sed la enhavo kaj programsugestoj riĉas. Ŝia ŝato pri E-muziko en niaj elsendoj instigis nin rememorigi Kvak-kvarteton de Kajto. El la repertuaro de ARKONES ni proponas krome fragmente la kanton Amaras la vundo de dolor’ el la koncerto de Anjo Amika. Krome ni denove aŭskultas Kvak-Kvarteton de Kajto. La komenca informa parto de la 271a E-elsendo enhavas informojn i.a. pri decido forigi la dulingvajn stratnomojn en litova regiono 80-procente enloĝata de poloj, statistikaĵojn pri senlaboreco en Germanio kaj inter la tieaj enmigrintoj. La scienca temo estas dediĉita al la polaj sukcesoj en la helpo por homoj surdaj kaj malbone aŭdantaj.
●