世界语歌曲 La parko {公园} (附歌词)

世界语歌曲 La parko {公园} (附歌词)

2025-01-28    04'27''

主播: E-isto Jiĉino

104 2

介绍:
世界语歌曲 La parko {公园} (附歌词) (Europo-trilogio) » el la kompaktdisko Tohuvabohuo de Kajto « La Parko » Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA. Teksto: Eŭropo, mi demandas min Kiel vi aspektis antaŭ centmil jaroj Mi imagas grandegan parkon Kun ebenaĵoj kaj montaroj Kun marĉoj, stepoj, lagoj, riveroj, pluraj maroj Kun bonodoraj vegetaĵoj kaj vastaj praarbaroj Gastema vi bonvenigis multajn Reprezentantojn de diversaj bestspecioj Vin loĝatigis estaĵoj el ĉiuj kategorioj Kaj kolosaj dinosaŭroj kaj etaj bakterioj kaj Krustacoj, birdoj, fiŝoj kaj insektoj kaj reptilioj Kaj kompreneble la mamulo, la mamulo La mamuto, la mamuto La mamuto, la bovino, la lutro, la kaprino La porko, la ermeno, la foko, la azeno La sciuro, la kato, la furo, la rato La apro, la putoro, la ŝafo, la leporo La urso, la mustelo, la lupo, la melo La vulpo, la ŝakalo, la hundo, la ĉevalo La mamulo, la mamulo Sin manifestis subite supermamulo Kiu sin prezentis kiel superulo La sola estaĵo kapablanta ekbruligi fajron Eŭropo, ĉu vi estas kontenta Pri via loĝantar' Europo, kion vi opinias Pri de la parko la prizorgad' ●