世界语歌曲 La Vivo En Roz’ {玫瑰般的生活} (附歌词) » kantas Alberta Casey
« La vivo en roz' »
Teksto Édith PIAF
Muziko Louis GUGLIEMI
E-teksto Roger Bernard
Kantas Alberta CASEY
Origina titolo La vie en Rose
Vd. ankaŭ La vivo rozas kaj La vivo rozkoloras
Teksto:
Refreno:
▎Se li ĉirkaubrakas min,
▎Kaj diras: Amatin'!
▎Por mi la vivo rozas.
▎Amon flustras lia buŝ'
▎Ĉe mia kor' ektuŝ'
▎Jes, kvankam li nur prozas.
▎Plenas nun l'anim' je riĉ'
▎De rava am-feliĉ’
▎Kaj tion kaŭzas li.
▎Li por mi estas, kaj mi nur por li,
▎Tion promesis ni pro tuta vivo.
▎Kaj tuj ĉe l’unua vid'
▎Mi tremas pro agit'
▎Kaj kor-ekscit'.
Okuloj liaj, jen delir',
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ' ridet', jen do la vir'
Min posedanta tuta nur!
Refreno
●