世界语之声 Lernu lingvojn Ⅱ {我的世界语之路2}

世界语之声 Lernu lingvojn Ⅱ {我的世界语之路2}

2018-11-02    04'29''

主播: E-isto Jiĉino

232 1

介绍:
« Lernu lingvojn – II » ★ Miaj gepatroj sendis min al la kurso de angla lingvo. Tamen post kelkaj monatoj la kurson oni fermis. Mi lernis en baza lernejo. Oni instruis tie ankaŭ la rusan lingvon. Mi jam parolis ĝin, sed en lernejo mi lernis skribi kaj legi. Poste en meza lernejo ankaŭ oni instruis nur la rusan lingvon. Mi komencis labori. En 1956-a jaro mi iris al la kurso de angla lingvo. Mi lernis unu jaron. Mi komencis duan jaron. Sed mi devis por la kurso tre multe pagi. Mi rezignis. Mia patro diris – iru al la kurso de Esperanto. Estis jaro 1958. La kurso daŭris tri monatojn. Neee! Ne pensu ke mi jam komencis paroli! Mi nur komprenis tekston skribitan. En 1959 jaro mi denove iris al dua kurso. Mi finis ĝin post tri monatoj. Jam pli bone. Mi komprenis homojn kiuj malrapide parolis kaj mi komencis paroli. En la klubeja biblioteko estis multaj libroj. Multajn mi tralegis. Mi devis ofte serĉi vortojn en vortaro. Tiel mi lernis novajn vortojn. En 1961 jaro nin forlasis mia avino. Kun kiu paroli en rusa lingvo? Estis neniu. Mi komencis aĉeti unu rusan revuon kaj aŭskulti rusan radion. Pasis jaroj. En 1984 jaro mi veturis per trajno kun rusaj virinoj. Mi interparolis kun ili kaj… estis tre bone! Ili diris ke mi bone parolas! Dudek tri jarojn mi ne parolis la rusan! Mi vojaĝis ankaŭ kelfoje al Germanio kaj ankaŭ tie ne estis problemoj kun la germana lingvo. Ĉu mi havas specialan kapablon pri lingvoj? En sekvonta artikolo mi skribos pri miaj spertoj kun Esperanto. ★ Toeko – Teodor Konopka, Pollando