世界语之声 Lernu lingvojn Ⅲ {我的世界语之路3}

世界语之声 Lernu lingvojn Ⅲ {我的世界语之路3}

2018-11-03    04'30''

主播: E-isto Jiĉino

210 3

介绍:
« Lernu lingvojn – III » ★ En la jaro 1959 okazis en pola ĉefurbo Varsovio la 44-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi ne parto-prenis ĝin. Multaj eksterlandaj esperantistoj veturante al Varsovio tra-veturis ankaŭ mian urbon. Mi povis aŭskulti ilin kaj paroli. Mi multe korespondis per poŝto kun homoj el la tuta mondo. Sed estis tre malfacile veturi al alia lando. Pro tio mi interparolis esperant-lingve preskaŭ nur kun miaj geamikoj el mia urbo. Venis jaro 1987. Denove okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Tiu-foje mi aliĝis kaj veturis al Varsovio. Estis miloj da homoj el la tuta mondo. Mi interparolis kun homoj el preskaŭ 30 landoj. Mi komprenis ĉiujn kaj ili komprenis min! En la jaro 1989 estis politika ŝanĝo en Pollando, poste ankaŭ en kelkaj aliaj eŭropaj landoj. Fariĝis facile viziti aliajn landojn. En la jaroj 1993, 1994, 1997 kaj 2000 mi kvarfoje vizitis Estonion por partopreni esperantajn aranĝojn. Mi denove povis multe paroli en Esperanto, sed ankaŭ en la rusa kaj en la germana lingvoj kun ne-esperantistoj. Multaj homoj en tiu lando parolas la rusan kaj la germanan. Nun helpis al mi ankaŭ la scio de aliaj lingvoj. En la jaro 2005 mi partoprenis la Universalan Kongreson en Vilno, ĉefurbo de Litovio, najbara lando. Same tie, okazis multaj interparoloj en tri lingvoj; Esperanto, rusa kaj pola. En Litovio multaj homoj konas la rusan kaj la polan lingvojn. Dum tiu kongreso mi unuafoje renkontis homojn kun kiuj mi antaŭe interparolis skribe per komputilo. Estis tre plezure. Mia tria Universala Kongreso estis en 2009 en Bjalistoko (Pollando). Mi denove renkontis miajn malnovajn geamikojn kaj ankaŭ geamikojn el inter-reto. Lingvo estas kiel ilo. Ĝi kuŝas en la ŝranko kaj vi nur devas zorgi ke ĝi estu pura kaj preta por funkcii. Lingvon ankaŭ vi devas purigi kaj poluri. Vi devas legi; laŭte, por ke via buŝo alkutimiĝu prononci fremdajn vortojn. ★ Toeko – Teodor Konopka, Pollando