世界语之声 Simpla historio de Esperanto Ⅰ {世界语简史㈠}

世界语之声 Simpla historio de Esperanto Ⅰ {世界语简史㈠}

2018-11-06    03'34''

主播: E-isto Jiĉino

324 3

介绍:
« Simpla historio de Esperanto Ⅰ » ★ En la urbo Bjalistoko Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis en la 15-a de Decembro 1859 en la urbo Bjalistoko. En tiu tempo, la urbo estis parto de la Rusa Imperio, kie homoj parolis plurajn lingvojn. En la urbo Bjalistoko, ankaŭ oni parolis multajn lingvojn kaj homoj ofte ne interkompreniĝis: tio estis grava problemo ĉar la popoloj ofte malpacis. Inter ili estis poloj, kaj germanoj, sed ankaŭ judoj kaj rusoj. La juna knabo deziris amikigi la popolojn per unu inter-lingvo. Li pensis, ke se homoj komprenus unu la alian, ili ĉesus malpaci. Li mem parolis plurajn lingvojn, kiel lia patro, kiu ankaŭ estis plurlingva ĉar li estis lingvo-instruisto. La urbo Bjalistoko estas en nun-tempa Pollando. Oni kelkfoje nomas ĝin ankaŭ “Belostoko” en Esperanto. Citaĵo: “Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu loĝas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia” Zamenhof, Unua libro (1887) ★ Ĝis la sekvo… Matjo (Mathieu Thépaut) - Francio – voĉlegis Emilio Cid