世界语之声 Simpla historio de Esperanto Ⅱ {世界语简史㈡}

世界语之声 Simpla historio de Esperanto Ⅱ {世界语简史㈡}

2018-11-07    03'08''

主播: E-isto Jiĉino

254 3

介绍:
« Simpla historio de Esperanto Ⅱ » ★ La unuaj provoj Ludoviko Zamenhof komprenis pli malpli dek du lingvojn. Li pensis, ke per komuna lingvo eblus paca parolado inter la popoloj. Li unue decidis restarigi malnovan lingvon, kia la latina. Sed li rapide komprenis, ke malnova lingvo ne taŭgus por la nuna mondo. Tial li decidis krei propran lingvon. En la lernejo, kun aliaj lernejanoj li komencis provi dir-manierojn kaj vortojn. Li eksciis, danke al la angla, ke lingvo ne bezonas multajn regulojn por montri ĉiujn homajn pensojn kaj sentojn. Iam Zamenhof vidis sur-skribojn en la rusa kaj havis ideon pri afikso. Li pensis, ke tiel la lingvo estus pli facile memorebla. Per simplaj reguloj kaj mal-multaj vortoj, tiam parolis Zamenhof kun sam-lernejanoj. En 1878, la unuaj provoj kondukis al Lingwe Universala (lingvo universala). ★ Ĝis la sekvo… Matjo (Mathieu Thépaut) - Francio – voĉlegis Simone Schumacher