【 Muroj】kantita de Suzana
Mury – J. Kaczmarski Tradukis: Zbigniew Galor
MUROJ(teksto)
Li inspirit` kaj estis jun`, ilin kalkulis neni`. Ilin fortigis lia kant` pri la aŭroro proksim`. Kandel-miloj lumis por li, post ombr` aperis la lum`, Kanton pri temp` ke falu la mur`... Ili tuj kantis kun li :
For el muroj dent` de krad` ! Ŝiru katenojn, for la vip ! Kaj muroj falos, falos, falos Kaj foriros malnov` mond` !
Baldaŭ konata estis kant`; kaj mem melodio sen vort` Portis enhavon malnovan kaj tremojn trans kapoj kaj kor`. Kantadis do, plaŭdis laŭ ritm`, pafis ilia aklam`, Pezis katenoj, aŭror` alven` ... Li plu kantis, ke jam :
For el muroj dent` de krad` !
Kaj vidiĝis ilia nombr` plene de forto kaj temp`, Kaj kun kant` pri aŭror` proksim` marŝis strate de urb` ; Falis skulptaĵojn. For la pavim` ! Vi pro ni ! Aŭ kontraŭ ni ! Kiu sol` - nia fiamik` ! Sed solis ankaŭ kantist` :
Rigardis marŝon de amas`, Aŭskultis paŝojn en la krak`, Kaj muroj kreskis, kreskis, kreskis ; Ĉeno balansis ĉirkaŭ brak`...
Aŭskultas paŝojn en la krak`, Kaj muroj kreskas, kreskas, kreskas ; Ĉeno balansas ĉirkaŭ brak`...