Kanto: La vekiĝo – de Martin & La Talpoj
Teksto
Mi vekiĝis frue kun malbona antaŭsent'
ĝi restas en la haŭto kiel mark' de pika dent'
mi skuas viajn ŝultrojn kaj vi spiras en la vent'
sed la sento restas
ju pli alta pinto, des pli profunda fal'
kaj mi min demandas kio estas la real'
kiam nia mondo transformiĝas al la mal'
sed la sento restas
kvankam mi jam antaŭlonge pasis trans la lim'
premas vin la memkulpigo kaj sin malestim'
mi antaŭen iras moviĝanta de kutim'
sed la sento restas
kaj malĝojo estas en la anim'