世界语故事广播 La kantanto {会说话的兔子}(现代童话故事)

世界语故事广播 La kantanto {会说话的兔子}(现代童话故事)

2018-08-31    03'40''

主播: E-isto Jiĉino

281 4

介绍:
« Moderna fabelo 2 – La kantanto » ★ Iam promenanto paŝis en arbaro. Estis bela tago, suno briladis kaj vento blovetis. Pro ĝojo la viro ekkantis. La kanzono eĥis tra la arbaro. Sed la kantanto, ve, tre malbone kantas kaj tuj aŭdiĝis voĉeto: “Silentu!” La viro eksilentis. “Ho! Kiu parolis?” pensis la kantinto. Li rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis neniun. Li denove kantaĉis paŝante inter la arboj ĝis kampo, sur kiu kreskis blua maizo. Bluaj kreskaĵoj! ekkriis li. Verŝajne GMO-j.※ Rigardante la bluan kampon li rekantis plian fojon. Li pretis foriri, sed paŝonte li aŭdis plurajn voĉetojn: ② “Fi! silentu.” “Aĥ! iru for, kantistaĉo.” “Tuj malaperu!” “Kiu estas vi? Montru vian kapon!” petegis la viro. Aperis dekoj da kunikloj ĉirkaŭ li. La promenanto miris: “Ĉu vi parolis?” “Jes!” respondis la kunikloj. … “Kiel eblas? Mi certe sonĝas.” “Vi ne estas sonĝanta. Ni estas veraj parolantaj kunikloj.” “Sed bestoj ne parolas!!!” “Jes, kutime… sed ni manĝadas vian bluan maizon kaj fariĝas pli inteligentaj.” “Ĉu vere? Nu, eble tio efikas ankaŭ ĉe homoj.” “Tute ne!” respondis samtempe la kuniklaro. “Kial do? demandis la viro. Ankaŭ ni manĝas GMO-jn.” “Se vi estus pli inteligentaj, vi ĉesus planti tion.” ★ ※GMO-j:Genetike Modifita Organismo estas arte-farite ŝanĝita vivaĵo.