« Moderna fabelo 1 – La bela virino »
★
Iam kaj ie en malproksima lando vivis iu tre bela juna virino. Ŝi estis tiom bela, ke ĉiuj viroj deziris edziĝi je ŝi. Verŝajne neniam kaj nenie en la mondo troviĝis tiel bela ulino.
“Kia bela ŝi estas!” miris kelkaj.
“Kiel bele ŝi aspektas!” pensis aliaj.
Plur-foje viroj petis geedziĝon kaj plu re-petis. Sed ŝi ĉiam malakceptis.
Post kelkaj jaroj, kiam ŝi fariĝis iomete pli maljuna, tiam ŝia patro demandis:
“Kial vi neniun peton akceptas? Tiaj viroj estas tre afablaj kaj afablaj. Ĉu io ajn mis-funkcias en via kapo ?
“Ĉio bonas, patro”, respondis ŝi.
“Do, mi devigas vin trovi ian edzon. Vi estas tre bela kaj juna, tial nenio malhelpas vin.”
La juna virino silentis dum kelkaj sekundoj. Ŝi estis tre saĝa kaj ruza kaj tuj ekhavis ideon. Ŝi respondis:
“Konsentite, sed…”
“Sed kio?”
“Mi geedziĝos kun viro, kies kuraĝo permesos al li vojaĝi ĉien por kunporti tien ĉi la plej grandan teksaĵon en la mondo.”
“Nu… pripensis la patro, bone, kiu kunportos ĝin, tiu edziĝu je vi.”
Kaj komenciĝis epopeo de centoj da homoj. Ili pensis, ke nenia objekto estas pli facile trovebla ol grandega teksaĵo kaj jam post kelkaj tagoj kunportis reen ĉiajn teksaĵojn. Sed neniam ili kunportis la ĝustan kaj la belulino respondadis:
“Ne estas tio ĉi.”
Pasis monatoj, pasis jaroj. La junulino malfreŝiĝis tamen ĝuis plej agrablan senedzan (kaj feminisman) vivon. Multaj el la serĉantoj rezignis pri la afero. Ankaŭ ŝia patro decidis forlasi ĝin:
“Nu, filino, ŝajnas ke vi trompis min. Mi rezignas pri via geedziĝo, sed mi ŝatus scii, kiom da jaroj daŭris la serĉado?”
“Pli ol tridek! Dank’ al ĝi, mi multe amuziĝis kaj ridis pri malsukcesuloj.”
“Nu, ĉu vi bonkore povas diri al mi, kie troviĝas la plej granda teksaĵo?”
La filino foriris kaj revenis poste kun komputilo.
“Multaj viroj penis serĉi teksaĵon tra la mondo. Fakte, oni povas vojaĝi tra la mondo ŝaltante komputilon“, diris ŝi.
“Ĉu vi celas diri, ke ĝi troveblas per la reto, per la Tut-Tera Teksaĵo?”
“Nu, ĝi estas la reto.”
★