« Mi estas Klaus »
★
La komencanto-kurso en Esperanto komencis jam en decembro. La instruisto kaj la lernantoj jam konis unu la aliajn.
En februaro mi venis, kaj mi estis nova lernanto. Mi salutis ilin per la vortoj: “Bonan vesperon, mia nomo estas Klaus”. Ĉiuj lernantoj kaj la instruisto ridis kaj ridis. Mi ne komprenis, kial ili ridis.
La instruisto diris: «Mi nomiĝas Heinz». Li petis al la lernantoj: “Sciigu viajn nomojn”. La unua lernanto diris: «Mi estas Klaus». La dua persono diris: «Mia nomo estas Brigitta.» La tria persono diris: «Mi nomiĝas Waltraud». Kaj alia parto-prenanto de la kurso diris: «Mi estas Klaus».
Nun mi sciis, kial ili ridis en la komenco. Tri lernantoj de la kurso nomiĝas «Klaus». Denove ĉiuj ridis. Kaj nun ankaŭ mi ridis.
Ni parolis pri la bela nomo «Klaus».
Karaj legantoj, vi pensas, ke la rakonto finiĝis. Ne, ĝi ne finiĝis. – Mi estas ankaŭ lernanto en ret-kurso kaj mi havas instruiston por la korektado de miaj lecionoj.
Li estas simpatia homo. Li havas bonan nomon. Divenu lian nomon.
★