« Vivu en kamparo »
★
Dum longa tempo la homo vivadis en kamp-aro, en la naturo. La malnov-tempa homo vivis per ĉasaĵoj kaj nature kreskantaj plantoj . Li kunvivis kun bestoj kaj aĵoj de la naturo. Poste li lernis mem prilabori plantojn kaj kuiri bestojn por faciligi sian vivon. Li ĉiam havis la emon vivi en grupoj, sed tiuj grupoj estis malgrand-nombraj – familioj aŭ grupoj de familioj. Tiu longa tempo de la historio profunde markis la homan pens-manieron: la homo estis parto de la naturo kaj la naturaj aĵoj estis parto de lia pens-maniero.
Ĝis la 19-a jarcento, granda parto de la homaro vivis en kamparo; urboj estis ankoraŭ malgrandaj. Tiam okazis grava ŝanĝo en la historio: la industria revolucio, kiu komenciĝis en Anglujo kaj rapide disvastiĝis tra la tuta mondo. Ĝi profunde ŝanĝis la vivmanieron.
Inter aliaj ŝanĝoj, la urboj multe kreskis kaj amaso da homoj iris al ili. Nuntempe, post iom pli ol unu jarcento, nur malgranda parto de la homaro vivas en la kamparo.
Pro tio, la nuna homo perdis ligon kun malnovaj aĵoj, kiuj riĉigis lian pens-manieron. Nuntempe, oni vidas multajn infanojn, kiuj neniam persone vidis kokinon aŭ bovon – nur per televido aŭ kino, aŭ sur siaj teleroj, kiel manĝaĵo… Ili neniam aŭdas kanton de birdoj, ili neniam sin banas en riveroj, ili neniam promenas per ĉevalo, ili neniam prenas oranĝon rekte el oranĝ-arbo, ili neniam varmigas sin apud fajro, sub steloj.
Ĉar homoj gardas nur tion, kion ili amas, tial ili nun ne plu gardas la naturon. Pro industriaj interesoj, oni mortigas arbarojn, malpurigas riverojn kaj marojn kaj mortigas bestospecojn.
La homo jam ne rimarkas ke li mortigas parton de si mem. Mortigante la naturon, li mortigas la lokon, en kiu li vivis dum longaj jarmiloj. Tio certe kaŭzos danĝerajn ŝanĝojn en nia Tero, kaj al ni mem.
Estas do saĝe, ke ni iom revenu al la naturo. Ni instruu niajn infanojn denove ami kaj estimi ĝin. La naturo dankos, kaj la infanoj certe estos pli feliĉaj.
★