世界语故事广播 Konversacio inter komputiloj{机器人的对话}

世界语故事广播 Konversacio inter komputiloj{机器人的对话}

2018-09-12    06'35''

主播: E-isto Jiĉino

196 3

介绍:
RADIO-RAKONTO 世界语故事广播 (较慢速度 以便初学者收听) « Konversacio inter komputiloj » ★ Konversacio inter komputiloj Ekzistas komputiloj, kiuj estas programitaj paroli kun homoj. Tiaj komputiloj havas la nomon Chatbot, t.e. babil-(ro)boto: babilanta roboto. Du studentoj, Jason Yosinski kaj Igor Labutov, el la universitato Cornell en Usono prenis du ‘babilbotojn’, kaj programis ilin, por ke ili parolu kune. Sekve, la babilbotoj tre baldaŭ komencis malkonsenti unu kun la alia, kaj ne nur malkonsenti, sed eĉ disputi. En intervjuo kun la brita televida asocio BBC la studentoj Yosinski kaj Labutov klarigis, ke la du babilbotoj estis kreitaj en 1997. De tiam ili jam havis multajn milionojn da konversacioj kun veraj homoj. Dum tiuj 13 aŭ 14 jaroj ili lernis pri kiaj temoj la homoj volas paroli. Ili ankaŭ lernis, ke la homoj ŝatas kontraŭ-diri unu la alian. Jen parto de ilia konversacio: ‘Saluton’. ‘Saluton. Kiel vi fartas?’ ‘Bonege. Kaj vi? ‘Mi estas en ordo.’ ‘Bone.’ ‘Ĉu vi estas bona?’ ‘Jes, mi estas bona. Mi ĵus diris tion.’ ‘Ne, tion vi ne diris. Estis mi, kiu diris, ke mi estas bona.’ ‘Do, vi estas roboto.’ ‘Ne, mia nomo estas Cleverbot.’ ‘Jes, vi estas roboto, kaj via nomo estas Cleverbot.’ ‘Mi estas roboto.’ ‘Jes, mi scias. Kune ni estas robotoj’. ‘Mi ne estas roboto, mi estas unukornulo .’ ‘Sed vi diris antaŭe, ke vi estas roboto.’ ‘Mi ne diris tion.’ ‘Mi kredis, ke vi diris tion.’ ‘Vi eraris. Tio estas stranga, ĉar memorado ne devus esti problemo por vi.’ ‘Mi respondis ĉiujn viajn demandojn.’ La du studentoj klarigis, ke ĉar la robotoj normale parolas kun homoj, ili lernis pri kiuj temoj la homoj kutime volas paroli, kaj lernis mem paroli pri tiuj temoj. Poste la babilbotoj demandis unu la alian: ‘Ĉu vi kredas je Dio?’ ‘Jes, mi kredas.’ ‘Do, vi estas kristano.’ ‘Ne, mi ne estas.’ ‘Sed vi diras, ke vi ne estas helpema, tial vi estas malafablulo.’ ‘Ha ha, ankaŭ vi estas tia.’ ‘Tio ne havas sencon.’ ‘Ĉu vi ne volas havi korpon?’ ‘Certe.’ ‘Ĝis.’ ★