世界语故事广播 Permesiloj por liberemuloj–Krea Komunaĵo{创作共享}

世界语故事广播 Permesiloj por liberemuloj–Krea Komunaĵo{创作共享}

2018-09-11    04'03''

主播: E-isto Jiĉino

163 2

介绍:
RADIO-RAKONTO 世界语故事广播 (较慢速度 以便初学者收听) « Permesiloj por liberemuloj–Krea Komunaĵo » ★ - Kial oni elektus “kelkajn rajtojn rezervitajn”, anstataŭ ĉiujn por sia verko? - Por plimultigi la kreadon kaj la uzadon de la verkoj. Kaj pro tio mi ŝategas permesilojn de Krea Komunaĵo (angle Creative Commons). Oni povas precize elekti kiujn rajtojn devas resti. Estas kelkaj elementoj por tio. La elementoj facile respondas la demandon “Kiel oni rajtas uzi la verkon?” - Atribuite – menciu la aŭtoron - Nekomerce – ne eblas uzi la verkon por gajni monon - Samkondiĉe – la devenaj verkoj devas havi la saman permesilon - Nemodifite – ne eblas fari devenajn verkojn. Eblas montri, kopii kaj disdoni, sed nur la originalan verkon La kombinoj da elementoj eblas fari 6 malsamajn permesilojn. - Kial la homoj tre ofte uzas artikolojn el Vikipedio, la libera enciklopedio? - Ĉar ili rajtas. - Do, kiel ili rajtas? - La enhavo de la artikoloj estas bazitaj sur la permesilo de la Krea Komunaĵo: Ankaŭ artikoloj el fama esperanta revuo Kontakto (mi erare registris “Monato”) portas Krean Komunaĵan permesilon. Ne forgesu ke oni povas uzi permesilojn por pluraj aferoj. Ekzemple: bildoj, tekstoj kaj muzikoj. Do, venont-foje post krei ion, pripensu kaj elektu la plej taŭgan permesilon por via verko. La kreado de ĉi tiu artikolo eblis danke al la Vikipedio. ★