世界语歌曲 Valsigante Matildan (附歌词)+歌单 » el la kompaktdisko Unu Voĉo
Unu voĉo
Kantaro kun tekstoj, muziknotoj kaj KD.
Ewe-calyptus estas muzik-grupo ludinta en la balo de la 82-a Universala Kongreso en Adelajdo, Aŭstralio en 1997. Ili mem ne estas esperantistoj, sed lernis kanti en esperanto.
« Valsigante Matildan »
Muziko aŭstralia popolkanto
Vortoj Banĵo Peterson
Noto: Post la elĉerpiĝo de oro, multaj viroj marŝis tra la lando serĉante laboron. Ili estis parto de la kampara sceno ĝis la komenco de la dua mondmilito.
Teksto:
★
Gaja vagabondo kampis apud bilabong'1),
Kie la kuliba2) ombris por li;
Kaj li kantis dum bolis la akvo en la lada pot',
Refreno:
Kiu valsigos Matildan3) kun mi?
Kiu valsigos, kiu valsigos,
Kiu valsigos Matildan kun mi?
Kaj li kantis dum bolis la akvo en la lada pot',
Kiu valsigos Matildan kun mi?
Venis juna ŝaf’ por trinki el la bilabong',
Ĝoje la ulo ĝin kaptis kun kri';
Kaj metante la beston en manĝosakon kantis li,
Refreno:
Vi ja valsigos Matildan kun mi!
Vi ja valsigos, vi ja valsigos,
Vi ja valsigos Matildan kun mi;
Kaj metante la beston en manĝosakon kantis li,
Vi ja valsigos Matildan kun mi!
Venis bienisto sur pursanga rajdĉeval',
Kaj policistoj unu, du, tri.
Ili diris, “Ho kion vi havas en la manĝosak'?
Refreno:
Vi ja valsigos Matildan kun ni.
Vi ja valsigos, vi ja valsigos,
Vi ja valsigos Matildan kun ni.
Ili diris, “Ho kion vi havas en la manĝosak'?
Vi ja valsigos Matildan kun ni.”
En la bilabongon saltis nun la vagabond',
“Viva ne kaptos vi min”, kriis li.
Kaj la pala fantomo aŭdiĝas ĉe la bilabong',
Refreno:
Kiu valsigos Matildan kun mi?
Kiu valsigos, kiu valsigos,
Kiu valsigos Matildan kun mi?
Kaj la pala fantomo aŭdiĝas ĉe la bilabong',
Kiu valsigos Matildan kun mi?
1) Bilabong = Hufoforma kurbo de rivero, kiu sekiĝas dum la senpluva sezono.
2) Kuliba = Speco de eŭkalipto.
3) Matilda = Rulaĵo de posedaĵoj, kiun vagulo portis sur la ŝultro.