世界语歌曲 Virinoj de Brisbano {布里斯班的妇女们} (附歌词) +歌单 » el la kompaktdisko de Unu Voĉo
Unu voĉo
Kantaro kun tekstoj, muziknotoj kaj KD.
Ewe-calyptus estas muzik-grupo ludinta en la balo de la 82-a Universala Kongreso en Adelajdo, Aŭstralio en 1997. Ili mem ne estas esperantistoj, sed lernis kanti en esperanto.
« Virinoj de Brisbano »
Muziko aŭstralia popolkanto
MIDI virinoj_de_brisbano.mid
Teksto:
★
Adiaŭ al vi, Brisbanaj virinoj,
Adiaŭ al ĉiu Tuŭon-belulin';1)
Ni vendis la brutojn kaj norden veturos,
Sed esperas ke baldaŭ revidos ni vin.
Sakrados ni kiel tipaj brutistoj,
Sakrados ni dum rajdos ni for de l'mar';
Ĝis fine aperos Aŭgatela bieno
Trans la seka vasteco de l’Kvinslanda kampar'.
Ni haltos ĉe urb' post taga veturo,
Kaj en la gastej' drinkos ni kun fervor';
Ni ĝuos la ĉarmojn de l’publikulinoj.
Je l’matena krepusko ekrajdos ni for.
Do levu la glasojn al la virinoj,
Kaj kantu “Ĝis la, ĉiu ajn tie ĉi.
Kaj se iam venos vi al la bieno,
Nia reamikiĝo tre plaĉos al mi.
1) Toowong = antaŭurbo de Brisbano.
★