世界语歌曲 Laciĝis tago {白天劳累了} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Ĵomartaĵoj-La ruĝa albumo ” de Ĵomart kaj Nataŝa
« Laciĝis Tago »
Teksto kaj muziko de Ĵomart
Teksto:
Am H7 Em
Laciĝis tago kaj foriras
Am H7 Em E7
Kaj mi laciĝis de kurad'
Am D
Nenion mi deziras.
G C
Nenion mi deziras.
Am H7
Rakontu ion, kamarad'.
Rakontu pri vojaĝoj longaj
Pri renkontiĝoj kun amik'.
Kaj pri amikorondoj, (2 foje)
Rakontu do, atendas, mi.
Mallaŭte sonu voĉo via,
Kaj iomete estu vi
Humormelankoliaj, (2 foje)
Revenis kvazaŭ la juli'.
Ni rememoros la someron,
Duope kantos en silent'.
Trapasos la vespero, (2 foje)
Kaj ruĝa estu orient'.
Kaj ne malhelpu telefono,
Forgesu ĉion ĝis aŭror'
Nenion mi bezonas (2 foje)
Foriru do animdolor'.
●