世界语歌曲 Dum mi iris al Bembaŝa {当我去了贝姆巴什} (附歌词) » el la kompaktdisko “ Muzikpluvo ” de Akordo
« Dum mi iris al Bembaŝa »
Kantas Akordo
Esperanta teksto Roel HAVEMAN
Tipo traduko
Teksto:
Dum mi iris al Bembaŝa
Al Bembaŝa al la font'
Por la akvo, blanka ŝafo,
Blanka ŝafo sekvis min.
La knabinoj de Bembaŝa
Staris ĉiuj ĉe la pord'
Sed la karulino mia
Sidis ĉe fenestra krad'.
Mi salutis: “Bonan nokton,
Bonan nokton, belulin'.”
Ŝi respondis: “Jam ĉi-nokte,
Jam ĉi-nokte venu vi.”
Mi ne iris tiun nokton,
Iris mi je sekva tag'
Tamen tiam ŝi jam iĝis
La edzin' de aliul'.
●